Final Fantasy XI - Memoro de la Ŝtono
Septembro 11, 2006Memoro de la Ŝtono
Fluas nun sango senkulpa
Sur Vana’diel, vasta ter’
Tremas la tuta mond’
Pro l’ plago en desper’
Preventas ĝin
Nenia sort’
Haltigas ĝin
Nenia fort’
Sed tra la nokto tempesta
Brilas jen stelo de glor’!
Kontraŭ brutala kri’
Fontas jen kant-sonor’!
Stelo brilanta, kanto sonanta:
Revo kaj preĝo por ni!
Mano kaj man’ kunpremitaj
Trans la eterno sen lim’
Ne dismetiĝos plu
Ne disligiĝos plu!
Pli pri la kanto “Memoro de la Sxtono” (angle)
Posted by fajro



