Posts Tagged ‘esperanto’
Interveno de la reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio ĉe la Homrajta Konsilio (HRK), Unuiĝintaj Nacioj (UN), Ĝenevo, la 17-an de septembro 2008. La parolado okazis en la franca lingvo kaj estis simultane interpretata en la 5 aliaj oficialaj lingvoj de UN: angla, araba, ĉina, hispana, rusa. Ĉi tie, oni aŭdas la voĉon [...]
“Verda”, unu kanto el la koncerto de Samadhi, je la 26a de januaro 2008 en Weil-am-Rhein, Germanio.
La bando ankaŭ ludis dum IS 2008 en Würzburg.
Pli da informoj ĉi tie: http://www.samadhi.de.tt
Memoro de la Ŝtono
Fluas nun sango senkulpa
Sur Vana’diel, vasta ter’
Tremas la tuta mond’
Pro l’ plago en desper’
Preventas ĝin
Nenia sort’
Haltigas ĝin
Nenia fort’
Sed tra la nokto tempesta
Brilas jen stelo de glor’!
Kontraŭ brutala kri’
Fontas jen kant-sonor’!
Stelo brilanta, kanto sonanta:
Revo kaj preĝo por ni!
Mano kaj man’ kunpremitaj
Trans la eterno sen lim’
Ne dismetiĝos plu
Ne disligiĝos plu!
Pli [...]



